streda 7. novembra 2007

Nigra kato

Li paŝis laŭ malhela strat´
kie aperis nigra kat´
La kato estis kiel li
ĝian vivon iu detruis


Ambaŭ estis kun dolor´
ĝi en vundoj, li en kor´
Al viro mankis lia „feino”
kaj al kato varma hejmo


Ĝi sopiris pri tenera kares´
li pri feina am´,
ambaŭ pri pasintec´
ke tio revenu iam

...


Tuj ĉi estaĵoj forlasitaj
kaj de feliĉ´ jam forgesitaj
ekstaris kaj senmove iome rigardis unu je alian
Poste viro volis karesi ĝin
Sed la kato time forkuris, aperis tristeco en vizaĝo lia
Kaj malgaje ekdemandis ĝin:


Kato nigra kial vi timas min?
Ĉu tiel multe homoj vundas vin?
Venu al mi, ĝojigu min
mi nur volas karesi vin


La kato nur kelkfoje miaŭis
kaj tuj foriris ien
neniu scias kien
Viro ne sukcesis kun ĝi adiaŭi
kaj denove restas tute sola
kun tristeco en sia kor´
nun denove ege ploras
Ĉu pro kat´ kiu estas jam for?
NE!
Pro forta nereciproka am´,
pro virino kun kiu li estos jam NENIAM!
Ĉar la kat´ rememorigis feinon lian
Ŝi ankaŭ aperis kaj rapide forkuris de li tiam

….

4 komentáre:

Anonymný povedal(a)...

E-saluton ankau al vi! El Kroatio. De Antibarbarus.

Anonymný povedal(a)...

Kiel vi fartas? Mi esperas jam pli bone. Viaj "stultajxoj", kiel vi nomas ilin, estas tre belaj, sed tre malgxojaj :( Mi sxateeeeegas cxefe tiu cxi lasta. Nu, mi sxatas ilin cxiujn.

Mi dauxre legos vian blogon se vi pli verkas, sed vi jam scias... mi sxatus pli se viajn poezion (kaj vi) estus pli felicxaj.

Amikege, Carol.

Anonymný povedal(a)...

Mi esperas ke li povus ekresenti sian printempon...

Anonymný povedal(a)...

Mi gxojas, ke ne nur mi esperas, ke versajxoj de Palo baldaux farigxos pli sunaj.
Cetere, en Britio nigra kato estas simbolo de prospero, sukceso. Eble ne cxio tiom malbonas? :-)

Salutojn el Baltio!